Aktivula Maturigo, AMO seminario kun atento al instruado, kadre de la JARO DE LA LERNANTO
25-an — 28-an de majo 2017 (Ĉieliro de Jesuo, ĵaŭdo ĝis dimanĉo)
Gvidantoj
Dr Katalin Kovats
Monika Molnar
Mireille Grosjean
Loko
Les Brenets, Svislando / Villers-le-Lac, Francio
Kostoj
Kotizo: 50 € (EUR)
6 manĝoj: 90 € (EUR)
Bonvolu mendi la manĝojn en la aliĝilo kaj pagi la kotizon kaj la manĝojn surloke.
La partoprenantoj zorgas mem pri mendo de hotelo/tranoktejo. Vidu liston en la paĝo "LOKO"
Enhavo
- Rolo, tasko kaj trajtoj de aktivulo
- La loko de la instruisto en la Movado
- Pled-argumentoj por instruado kaj uzo de Esperanto
- Lernhelpa efiko de EO
- Organizado kaj planado de kursoj, lecionoj kaj agadoj per Esperanto
- Instrulaboro, modernaj lerniloj, distanclernado
- Evoluigo de lingvaj kapabloj. Taksado
- Konkretaj instrusituacioj, vizito de Esperanto-lernejo