© Kvakera Esperantista Societo 1987
Broŝureto eldonita en 1987 en la serio Lampiro de KES
surbaze de prelego al KES-kunveno farita de la aŭtoro dum
la Universala Kongreso en Aŭgsburgo en 1985

Frank Sharman

LA KVAKERA VOJO

"La Kvakera Vojo" – mi elektis tiun titolon, ĉar ĝi signifas multon. Mi eble povus uzi la titolon "La Kvakera Fido" aŭ "La Kvakera Vidpunkto", sed mi decidiĝis pri "La Kvakera Vojo" por montri al vi, ke la kvakeroj vidas la vivon kiel vojon. Dum ni vojaĝas laŭlonge de ĉi tiu vojo ni renkontas aliajn kaj lernas iom de ili. Ni spertas ilian helpon, aŭ malhelpon, ilian amon eble. Ni spertas bonŝancon aŭ malbonŝancon, eble ĝojon, kaj dum ĉi tiu vojaĝo ni kreskas korpe, emocie kaj ankaŭ spirite. Nia kompreno kreskas, kaj kompreneble nia vidpunkto ŝanĝiĝas. Ni ankaŭ lernas iomete pri Dio, kaj nia fido ŝanĝiĝas, espereble ĝi plifortiĝas.

Ĉi tiuj vortoj estas nur la vidpunkto de unu kvakero, nuntempe. Post kelkaj jaroj mi eble dirus al vi iom malsimile, kaj se vi demandus alian kvakeron, vi ricevus ne saman respondon. Klare la kvakeroj havas similajn vidpunktojn kaj religiajn ideojn, sed ili ne havas la samajn. Ne ekzistas komune akceptita kredaro, kiun ĉiuj homoj devas agnoski, antaŭ ol ili rajtas iĝi kvakeroj. Alivorte oni povas diri, ke ĉiu kvakero havas spacon por kreski en kompreno kaj fido. George Fox, fondinto de la kvakeroj, citis Sanktan Paŭlon: "La litero mortigas, sed la spirito donas vivon."

La fruaj kvakeroj

La kvakeroj unue kunvenis en la dua duono de la deksepa jarcento, kiam la angla eklezio ne estis bona organizo, kaj perdis la subtenon de la popolo. La kvakeroj vidis, ke la ekleziaj predikistoj povis paroli multe, sed la pastroj ne agis kiel sekvantoj de Jesuo Kristo. La unuaj kvakeroj konsilis, ke homoj kapablas serĉi interne kaj aŭskulti la diajn vortojn interne, pere de neniu. Ili kunvenis ĉie ajn, preĝejoj kun turpinto aŭ sonorilturo ne necesis. Ili forĵetis la ritojn kaj nur sidis kune kaj silente. Ili atendis ĝis ili sentis la ĉeeston de Dio. Tiam, eble, unu el ili starus kaj parolus la vortojn, kiuj fontos el la profundo de la silento. Ili ne bezonis la predikojn de kleriko aŭ ekleziulo kiel peranto de la vorto de Dio.

Eĉ nun la plimulto de kvakeroj adoras same kiel la antaŭuloj, la fruaj kvakeroj. Ni sidas kune, silente, kaj atendas la sperton de la Dia ĉeesto inter ni. Iam ni sukcesas, kaj atingas la necesan profundon, iam ne. Sed kiam ĝi venas, la sperto estas neforgesebla okazo.

La komuna silento

Kion faras la kvakeroj dum la komuna silento? Ili ĉiuj havas proprajn kutimojn, sed ekzemple mi povas diri ke ili memoras aŭ legas preĝojn aŭ vortojn el la Biblio. Ili pensas pri la aliaj ĉirkaŭ si en la kunveno (kutime ne pli ol kvardek, kaj ofte bone konataj). Ili pensas pri siaj vivoj, problemoj, ĝojoj… kaj ili preĝas, ke ili kaj la amikoj ĉirkaŭe ricevu la dian lumon por lumigi iliajn vivojn. Ili pripensas la spertojn, vivajn kaj spiritajn, de aliaj kvakeroj kaj de la santuloj de Kristanismo kaj aliaj kredoj. Ili pripensas siajn vivojn… ĉu la dia lumo estas videbla en siaj koroj. Kompreneble ili ofte kunportas la bagatelaĵojn de la ĉiutaga vivo en la kunvenon; ĉu la vetero pliboniĝos, aŭ kion kuiri por la tagmanĝo – estas tre malfacile lasi tiajn pensojn ekster la kunveno.

Sed pensoj ne estas la tuto de la kvakera sperto, ĉar ili estas nur pensoj. La vera sperto estas sub la nivelo de nuraj pensoj. Sub ĝi estas unue la nivelo de la konscienco, kiu povas ofte gvidi nin laŭ la dia vojo. La unuaj vortoj de la kvakera Konsiloj kaj demandoj diras: "Atentu, karaj Amikoj, al la inspiroj de amo kaj vero en viaj koroj, kiuj estas la gvidoj de Dio." Se ni ĉiuj povus fari tion, la mondo estus ŝanĝita!

La nomo ne gravas

Sub la konscienco estas la nivelo, kie ni ne trvas vortojn. Ĝi estas la nivelo en la homa koro, kie ni renkontas… Kion ni ne renkontas: iu homo dirus "Dion", sed aliaj homoj dirus "Jesuon Kriston" aŭ "la spiriton", "la internan lumon", aŭ eble "la profundecon de nia estaĵo". La nomo ne gravas, la rezulto en la vivo gravas, kaj pro tio la kvakeroj ne ofte diskutas aŭ argumentas pri fido. Ili kredas, ke la agoj montras la sekvantojn de Jesuo. Per niaj spiritaj spertoj kaj per nia vivo kun aliaj homoj niaj kredoj ŝanĝiĝas, kreskas, kaj disvolviĝas. Ili ne restas ĉiam la samaj.

Dum la silenta kvakera adorkunveno ĉiuj rajtas paroli, sed ili ne diras simple la unuajn pensojn, kiuj envenas la kapon. Se ekzistas ia dubo pri la taŭgeco de siaj vortoj, ili restas en la silento kaj atendas. Ili parolas nur kiam ili sentas, ke ili ne plu povas resti silentaj. Kion ili diras? Tio setas tre varia, depende de la sperto kaj la origino de la parolanto. Ofte venas vortoj de la Biblio, de la himnoj de aliaj eklezioj, aŭ preĝoj. Eble venas pensoj pri la moraloj de la ĉiutaga vivo. La parolanto povas legi iomete de la libro de spiritaj spertoj de kvakeroj aŭ de la Konsiloj kaj demandoj. Aliflanke oni povas legi kelkajn vortojn de verkoj de nekristanoj, de la religioj de la oriento, aŭ de la novaj spiritaj grupoj de la okcidento. Ĉio estas taŭga, se ĝi fontas en la homa koro, kie oni ricevas spiritan potencon. La Religia Societo de Amikoj (oficiala nomo de la kvakeroj) restas kristana organizo, sed ekzistas nun kelkaj kvakeroj, kiuj estas nekristanoj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj agnoskas la veron de ĉiu mondreligio, kiel malsamaj flankoj de la homa kompreno de Dio.

Inter la kvakeroj vi aŭdos malmulte pri peko aŭ konfeso. Anstataŭ tiuj, la kvakeroj emfazas la internan lumon, kiu lumigas ĉiun homan koron, kaj povas (se ni permesas) konduki nin tra kaj preter peko. Vi aŭdos inter la kvakeroj pri la amo de Dio, pri nia bezoo de ĝi, kaj pri la eblecoj helpi aliajn, ke ili sentu la amon de Dio en siaj koroj. Se ni, en niaj rilatoj kun aliaj, ĉiam serĉas kaj atentas ĉi tiun internan lumon en ili, ni povas helpi unu la aliajn leviĝi super timo kaj kolero, perforto kaj peko.

Egaleco

Frue en la historio de la kvakeroj ili eksciis, ke se mi povas senti la vortojn de Dio en mia koro, vi ankaŭ povas senti ilin, kaj simile ĉiu alia homo. En tiu scio fontis la kvakera sinteno al egaleco. Ni ĉiuj estas egalaj antaŭ Dio. El tiu scio venis egaleco por virinoj en la kvakeraj kunvenoj kaj instancoj, venis la kvakera laboro por la malpermeso de sklaveco, kaj venis la laboroj por tiuj kun grandaj bezonoj, ekzemple la viktimoj de milito aŭ malsato.

El tiu egaleco kreskis ankaŭ la unka kvakera metodo por aferkunsidoj. Tiuj kunsidoj estas kiel adorkunvenoj. La partoprenantoj penas eltrovi la volon de Dio por siaj aferoj. Ili kredas, ke la dia gvido neniam kondukas al konflikto, en kiu duono de la partoprenantoj jesas iun proponon dum la alia duono neas ĝin. Ili diskutas kune ĝis ili ĉiuj konsentas pri la afero kaj voĉdono ne necesas. Se konsento ne eblas ili decidas ne decidi, kaj la malfacila afero restas ĝis la sekvonta kunsido. Tiam, post pli da studo kaj penso, ili esperas finila aferon. Tiu metodo sukcesas ne nur en malgrandaj grupoj, sed ankaŭ en kunvenoj de eĉ mil homoj. La kunvenestro de kvakeraj kunsidoj ne havas grandan potencon, kiel prezidanto. Li, aŭ ŝi, estas la servanto de la grupo kaj devas helpi ĝin atingi konsenton. Tiu konsento estas skribita, kiel protokolo, en konsentitaj vortoj dum la kunsido, antaŭ ol la sekvota ero komenciĝas

Pacifismo

La spirito de egaleco ankaŭ kondukas kvakerojn al la ideo, ke mi ne rajtas mortigi vin, eĉ se mia registaro faras min soldato, kaj ordonas min pafi vin en milito. La kvakeraj pacifistoj diris, ke ili volonte mortos por la patrujo (ekzemple en laboro por vunditoj), sed ili rifuzis mortigi aliajn, en kiuj brilas (eĉ iomete) la lumo de Dio. Tiu rifuzo kaŭzis multe da sufero por la pacifistoj, kaj eĉ nun en kelkaj landoj ili sidas en malliberejo. Tamen en lastatempaj jaroj kreskis la subteno por pacifistoj, kaj en multaj landoj ili nun rajtas fari pozitivan, krean laboron, anstataŭ ol porti armilojn aŭ aliajn ilojn de detruo.

En tempoj de paco la kvakeroj ne simple ripozas, sed ili laboras por malgrandigi la streĉojn inter la nacioj, kaj inter la homaj rasoj aŭ aliaj grupoj. Vi certe scias la agadon de la pacmovado, kaj tial mi donos ĉi tie alian ekzemplon. Kvakeroj organizis dum multaj jaroj internaciajn konferencojn por junaj diplomatoj. Tiuj okazoj donis lokon kaj tempon, kie la diplomatoj povas interparoli kaj konatiĝi, kaj kie ili povas komenci kompreni la vidpunktojn de alilandanoj, eĉ civitanoj de eble malamikaj landoj. En tiu tempo la partoprenantoj estas nur subuloj en siaj registaroj, sed poste ili eble fariĝus ambasadoroj aŭ estroj de siaj landoj, kiam tiuj memoroj eble estus helpemaj. Certe la partoprenantoj diris, ke ili ricevas multon de la konferencoj, kaj ĉijare post kelkjara paŭzo ili rekomenciĝas.

Ĉar kvakeroj estas malfortaj kaj ne havas politikan potencon, ili povas esti akceptitaj an danĝeraj lokoj. Ekzemple en kelkaj lastatempaj militoj kvakeraj delegacioj transdonis mesaĝojn inter malamikaj grupoj, esperante, ke ili povus helpi ilin atingi batalhalton aŭ eĉ pacon. Ofte ili ne sukcesis, sed mi mencias tion por montri, ke la konstruado de paco konsistas el ne nur la grandaj manifestacioj, kiujn ni vidas en la televido. Ekzistas ankaŭ pacherooj, same kiel militherooj, sed bedaŭrinde oni kutime ne povas reklami iliajn farojn. Kompreneble mi ne volas diri, ke ĉiu kvakero estas heroo, aŭ ke ĉiu pacheroo estas kvakero. La plimulto de kvakeroj estas ordinaraj homoj.

Kial ni restas kune?

Mi nun revenas al mia titolo: La Kvakera Vojo. Mi montris al vi, kiel kvakeroj vidas la vivon, kiel vojon, sed ni ne ĉiuj sekvas la saman vojon. Kial do ni restas kkune en la Societo de Amikoj kaj ne disiĝas? La kredoj ne samas, la agado estas tre varia. Kial la kvakeroj supervivis kune dum jarcentoj? La kialo estas la adorkunveno. Ĉiu kvakero trovas, ke en la adorkunveno oni povas ripozi aŭ aliĝi el la bruo de la mondo. En la adorkunveno oni povas eltrovi la spiritan gvidon pri sia kontribuo al la mondo, kaj ankaŭ oni povas trovi la spiritan potencon por la laboro. Ofte ni eraras aŭ malsukcesas kaj tiam ni trovas en la kunveno la helpon por rekomenci. Ni adoras kune, kaj ne sole, ĉar la amo de Dio montriĝas ne nur en la sola homo sed ankaŭ en la kunuloj. La graveco de la adorkunveno estas ne nur en la unuopo mem, sed ankaŭ en la grupo de amikoj. Kvakeroj eble paŝas malsamajn vojojn, sed ni fidas, kaj respektas, kaj subtenas unu la aliajn en niaj apartaj vojaĝoj.