(Artikolo eldonita en 1989 unue en The Universalist
kaj poste en la Kvakera Esperantisto no. 127)

Joan Benner

RELIGIO DE SPERTO

La Kvakerismo, laŭ mia pensmaniero, estas religio de sperto. Jen diraĵo malfacila, sed laŭ mi necesa. Se ni malakceptas fiksitajn kred-konfesojn kaj ne kredas laŭ iu ekstera aŭtoritato, ni devas fidi niajn personajn spertojn.

Tamen, “religio de sperto” enhavas multajn implikaĵojn malfacilajn. Kion signifas “religia sperto”? Ĉu ĝi estas io aparta; aŭ ĉiu sperto povas esti religia, se akceptita laŭ speciala maniero? Se la tuta vivo estas kiel sakramento, la tuta vivo nepre povas havi religian signifon.

Ofte, tamen, tio ne realiĝas. Ni povas konsciiĝi pri tiu signifo nur se ni ricevas ĝin akcepteme. Nur se ni akceptas ĝin, ĝi realiĝas. Do eble religia sperto ne estas speciala sperto, sed maniero sperti.

Ŝajnas al mi, ke ofte oni estas konfuzita pri tio. Partoprenantoj en kvakera adorkunveno kelkfoje plendas, ke ili neniam havis “religian sperton”. Tio ŝajnas al ili manko, kvazaŭ ĝi faras ilin malplivaloraj. La respondo, laŭ mi, troviĝas en la vortoj de la poeto T. S. Eliot: “Ni havis la sperton, sed maltrafis la signifon.” Al homoj, kiuj havas tiun problemon, mi volas konsili: “Rigardu retren vian vivon kaj atentu la momentojn, kiuj por vi estis plej signifo-plenaj. Sankta Paŭlo trafe diras en la epistolo al la Filipianoj (4,8): “Kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu.”

Tamen ni Amikoj esploras ne nur la fascinan variecon de personaj spertoj. Gravas unueco. Mi sugestas, ke estas en Kvakerismo du elementoj, kiuj helpas distingi inter malvera kaj vera religieco. Unu estas, ke ni respektas la “dian ĉeeston” en niaj gefratoj. La dua estas nia adorado en silento.

Adorkunveno, kiu estas vere unuiĝinta, levas nin ĉiujn al psika nivelo, kie ni estas malfermitaj unu al la alia, kaj kie evidentiĝas, kiel profunda estas nia sperto. Kio estas sensignifa aŭ supraĵa aperas tia; kio estas aŭtentika fariĝas akceptebla, eĉ se ĝi estas esprimita en vortoj al kelkaj neallogaj aŭ strangaj, kaj al aliaj sensukaj aŭ trofamiliaraj. Mi parolas pri kunveno vere unuiĝinta, en kiu oni sentas unuecon preter vortoj. Se kunveno ne atingas tiun staton, oni memoru, ke la ebleco tamen ekzistas.

Krome, ekster la adorkunveno, nia respekto al “la dia ĉeesto” en la gefratoj devas ebligi, ke ni traktu unu la aliajn fidante. Ni devas fidi, ke ni kaj aliaj povas esprimi la veron laŭ nia homa kapableco. Neniu povas fari pli ol tio. Ni povas nur transdoni tion, kion ni mem ricevis, respekti la honestecon de la aliaj kaj akcepti la limojn de la homa esprimkapablo.

Nun mi trovas min ĉe la limo de la homa parolebleco. Ĉu iu alia povas difini pli ekzakte kiuj estas la angulŝtonoj de la Kvakerismo, inter kiuj troviĝas la signifo de “religio de sperto”?

Se tio estas klara, ni komprenos laŭ mi, kion ni devas plej zorge kultivi en la Societo de Amikoj. Tio estas la kapableco rimarki kaj distingi la funkciadon de la spirita elemento (se oni preferas tradiciajn vortojn: la manon de Dio) en niaj vivoj. Se temas pri la esenco de la vivo, ĉiu el ni havas nur siajn spertojn. Ni devas lerni kiel akcepti kaj kompreni la profundajn mesaĝojn troveblajn en ili. Laŭ mi, religio ne temas pri montopintoj kaj ekstazoj, sed pri la profundigo de niaj spertoj, tiel ke ni lernu vivi kie ajn aŭ kiel ajn ni estas.

Kiel Kvakeroj ni respektas la dian dimension en ĉiu persono. Eble tio estas la vera universalismo.