(Artikolo eldonita en 1989 en la
Kvakera Esperantisto no. 127)

Albert Goodheir

LA INTERNA LUMO

Georgo Foks en sia aŭtobiografio rakontis pri sia unua sperto de la Lumo. “Nun Dio la Sinjoro montris al mi per sia nevidebla povo ke ĉiun homon enlumigas la dia lumo de Kristo kaj mi vidis ĝin lumi tra ĉiuj. Tion mi vidis per senpera revelacio de la Lumo, sen helpo de iu homo, kaj mi ne sciis kie trovi ĝin en la Biblio, kvankam poste, serĉante en la Biblio, mi trovis ĝin.”

Loĝante en lando kie religio signifis Kristanismon, Foks devis vortigi sian sperton laŭ Biblia tradicio. Se li estus Turko aŭ Arabo, li eble estus fariĝinta Sufio, islama mistikulo. Se Hinduo aŭ Budhano, li estus kreinta religion movadon bazitan sur la sanktaj libroj de la Oriento. La sperto de la lumo estas universala kaj spontanea. Ĝi okazas ne nur al homoj religiemaj. Jen ekzemplo, unu el multaj, kiun citas Nona Coxhead en la libro The relevance of bliss (La graveco de feliĉo). Ĝi temas pri C. G. Price, premita de financaj zorgoj, posedanto de malgranda farmbieno.

“Mi estis ne nur zorgoplena, sed ankaŭ kolera kaj indigna pro la ebla neceso vendi la bienon kaj ĝiajn bestojn . . . Iun dimanĉmatenon en februaro 1968 . . . dum mi sternis pajlon . . . mi subite sentis min envolvita en kokono el ora lumo kiu eĉ sentiĝis varme, kaj kiu elradiis senton de amo tiel intensan, ke ĝi estis preskaŭ palpebla. En tiu varma kokono el ora lumo mi sentis ke io ĉeestis, kion mi ne fakte povis vidi, sed kio nepridubeble estis tie. Mia menso fariĝis kristalklara, kaj en tiu momento mi subite sciis, sen iu dubo, ke mi estas parto de “tutaĵo”, ne parto izolita, sed parto integra. Mi sciis, ke mi apartenas kaj ke nenio povas ŝanĝi tion. La perdo de mia bieno kaj vivrimedoj ne plu gravis. Mi ne scias kiel longe daŭris tiu sperto. Eble nur kelkajn sekundojn, ĉar kiam mi “normaliĝis”, mi ankoraŭ sternis pajlon.”

Tiuspeca sperto estas universala; tio signifas, ke ĝi okazas en la tuta mondo kaj al diversspecaj homoj. Ne temas pri emocio aŭ imagado. Ĝi estas afero de alia konscitavolo. William James, la plej granda usona psikologo, diris jam en la komenco de nia jarcento: “Nia normala maldorma konscio estas nur speciala tipo de konscio, dum ĉirkaŭ ĝi, apartigataj de tre maldikaj ekranoj, ekzistas aliaj tipoj de konscio.”

Oni rajtas kritiki la terminon “interna lumo” ĉar la “Lumo” ne estas interne de ni. Ĝi estas lumo universala. Por trovi ĝin, ni devas serĉi interne de ni kaj dependi de nia propra klopodo, sed kun helpo de la spertoj de aliaj homoj.

Jen signifo de nia adortradicio. Ni atestas unu al la alia, kun aŭ sen vortoj, pri nia sperto de tiu alia tavolo de konscio. Laŭ Nona Coxhead, ĝi estas “stato, kiu ricevis multajn diversajn nomojn en Oriento kaj Okcidento, kvankam baze ĝi estas la sama. En Joga-filozofio oni parolas pri “samadhi” aŭ “mokŝa”, en Zen-Budhismo “satori” aŭ “kenŝo”, en Taoismo “la absoluta Tao”, en Sufismo “fana”. Kvakeroj nomas “interna lumo” tion, kion Richard Bucke nomis “kosma konscio” kaj Sankta Paŭlo “la paco, kiu superas ĉian intelekton”. (Fil. 4,7), Martin Buber, la juda profeto, “la mi-vi-interrilato”, Carl Jung “individuiĝo”, kaj, antaŭlonge, Abraham Maslow “pintosperto”.

La Okcidento, heredanto de la Romia imperio kaj de la absolutisma eklezio konstruita sur ĝiaj ruinoj, ĉiam suspektis tiujn, kiuj per propraj klopodoj serĉis la veron. La scienco, same kiel tio, kion oni neprecize nomas mistiko, suferis subpremon. En nia epoko la scienco triumfis pro siaj teknikaj sukcesoj, sed la “esplorado de la interna spaco” apenaŭ komenciĝis.

Unuafoje en la historio homoj kapablis rigardi la teron el loko malproksima de la tero, kaj landlimoj aspektis iom ridindaj. Simile, por solvi niajn homajn problemojn, ni devas rigardi niajn ĉiutagajn pensojn kaj sentojn el alia konscitavolo, el mensstato, en kiu la lumo de krea energio klarigas kaj regas niajn agojn. Por kelkaj el ni, la kvakera adorkunveno estas okazo lerni tion, en memdisciplino kaj atento al la gefratoj.