Sidi kune (bildo)

Informoj pri nia societo

Celoj : informi pri Esperanto al kvakeroj kaj pri kvakerismo al esperantistoj.

Agadoj : kunvenoj kaj interŝanĝoj en Esperanto pri kvakeraj temoj; kvakeraj aliroj al lingvopolitikaj demandoj.

Asocia vivo : La societo estas nuntempe reorganizata. Pri formalaĵoj, Vidu la  statuto-teksto.

Skiza historio

Ni poste prezentos sur tiu ĉi paĝo reviziitan tekston pri nia historio.
Sed vi jam povas legi la jenan skizan historion, kiun redaktis Douglas Draper (el Oslo, Norvegio).
Ĝi precipe resumas la okazaĵojn en KES ekde 1994.

KES estis fondita en la jaro 1921.   Fine de la 60aj jaroj, KES havis preskaŭ 200 membrojn en ĉ. 25 landoj.

En la postmilita tempo ĝi aranĝis ĉiujare renkontiĝon por la membroj, plej ofte en Anglio (?).

Tra la jaroj KES eldonis multajn kajerojn en Esperanto pri kvakeraj temoj. De la plej multaj restas kelkaj ekz. en stoko. Listo videblas ĉi tie.

En 1995 membrokunveno de KES en Londono devis formale malfondi la societon,  ĉar la komitatanoj laciĝis, kaj neniu pretis redakti la organon Kvakera Esperantisto (KE) – la lasta numero estis n-ro 134.

Tamen la malfonda kunsido nomumis tri kuratorojn, kiuj respondecu pri la mono de la societo kaj servu al informpetantoj per inform(il)oj pri Esperanto kaj pri kvakerismo ĝis iuj eventuale volos rekomenci aktivadon.

Kiel kuratoroj elektiĝis Douglas Draper (Norvegio), Martin Howard kaj Eric Walker (ambaŭ Anglio). Post la morto de Martin Howard en decembro de 2003 ni alelektis John Murray (Nord-Irlando). En 2009 alelektiĝis Sally Phillips (Anglio), kaj en 2010 David Kelso (Skotlando) sed en novembro 2010 li tragike malaperis. Eric Walker estas kasisto (kaj restos je tiu posteno ĝis 2015, kiam Sally transpenos la taskon.)

La kapitalo estis en 1995 ĉ £3 000, sed ĝi kreskis al pli ol £10 000, precipe pro heredaĵo de Martin Howard.

En 1997, KES eldonis la informlibreton La Kvakeroj, de Edouard Dommen, kiun tradukis Jacqueline Lépeix el la franca originalo.

Sed baldaŭ la moderna teknologio malfermis novajn vojojn :

En 2004 ni starigis "retpoŝtan diskutliston". En 2006 estis ĉ 20 abonantoj al la listo, loĝantaj en deko da landoj. Poste pluraj el tiuj adresoj ĉesis funkcii, sed anoncis sin pluraj novaj kvakeremaj E-istoj. En novembro 2014, estas nuntempe 28 abonantoj ĉe nia diskut-listo.

Ordinaran membrecon, kun jarkotizo, ni ne restarigis. (Ne mankas mono al KES).

En 2005 ni starigis retpaĝojn en esperanto, ĉe www.kveker.org/esperanto.htm (ne plu aktuala).

La reststoko de "Kvakera Esperantisto" kaj aliaj eldonaĵoj de KES estas listigitaj en la retejo kaj deponita ekde 2010 ĉe Sally Phillips (Hastings, Anglio).

Traduko de la Demandoj kaj Konsiloj de la brita jarkunveno pretiĝis en 2010 kaj estas afiŝita en la retejo.

Ni planas ankaŭ labori pri esperantigo de klasikaj kvakeraj tekstoj.
Pri esperantigo de kelkaj specialaj kvakeraj esprimoj, ekz-e (meeting for) worship, clerk, monthly meeting, estas faritaj pluraj proponoj, kaj ni ne atingis plenan akordon.

En la lastaj jaroj okazis kelkaj renkontiĝoj. Ekz. en junio 2005 deko da esperantistoj partoprenis en Budapeŝta renkontiĝo de mez- kaj orienteuropaj kvakeroj.

Ni anoncis membrokunvenon de KES en Poznań en julio 2006, kaj renkontiĝis kerngrupo: Ni superrigardis la situacion, reviziis la statuton kaj planis estontan agadon. Nova malgranda membrokunveno okazis en Poznań fine de majo 2007. Kaj la ĝisnuna apogeo: En la mezeŭropa kvakera renkontiĝo en Poznań en 2007 23% el la partoprenantoj estis esperantistoj – kaj parte uzis Esperanton tie. Sed post tio la kontakto estas nur retpoŝta.

En 2011, tiu-ĉi komplete nova retejo aperis kiel projekto, kompletigota. Gi estis starigita far Mario el Svislando, kiu (krom esti esperanto-parolanto jam de dudek-kvin jaroj kaj kvakero jam de 1995) ankau laboras profesie pri komputilaj datumbazoj je la nomo Noos. Li ekigis la projekton krei tiun retejon por KES post la neatendita forviŝo de diversaj dokumentoj, kiuj antaŭe estis haveblaj el iu alia loko. En julio 2011 okazis en Lesjöfors (Svedio) renkontiĝo inter Douglas Draper (unu el niaj kuratoroj) kaj Mario. Ili intensive laboris pri la enhavo.
De tiam, tiu www.noos.ch/kes retejo estas atingebla, kvankam pli da enhavo estas aperota… kiel vi ja scias, retejoj ĉiam estas "en konstruado, ĉu ne ?" ==> Sed vi povas helpi nin kolekti enhavon kaj/aŭ traduki paĝojn !

Kaj krom tio, denove la teknologio malfermas novan vojon: ekde 2009 la kvakera studejo Woodbrooke evoluigas interretan grup-interskribadon por novaj kvakeroj kaj kvakeremuloj, kaj ĝi haveblos ne nur en la angla (la bedaŭrinda kvakera kutimo), sed en 15 lingvoj, inkluzive de Esperanto ! Vidu:moodle.woodbrooke.org.uk

En 2015, flanke de la UK en Lille (Francio), kelkaj esperanto-parolantaj kvakeroj kuniĝis, por agrabla kunsido
Protokolo de tiu kunsido troveblas ĉe nia paĝo Raportoj

En 2016, ankaŭ flanke de la UK, sed tiujare en Nitra, kuniĝis denove kelkaj KES-anoj dum kaj tuj post la 101-a Universala Kongreso de UEA, por diskuti pri la aferoj de la Societo. Protokolo troveblas ĉe nia paĝo Raportoj.