Kial ĉi tiu paĝaro ? … kaj por kiuj ?

Ĉi tiuj kelkaj paĝoj, en diversaj lingvoj, ne sufiĉas por prezenti kvakerismonEsperanton al ĝenerala publiko kiu konas nek unu, nek la alian. Por tiu celo, multaj aliaj retejoj informos vin pli bone. Tamen nia paĝaro celas :

  • konatigi Esperanton al kvakeroj ĝenerale (parolantaj angle, germane, france, hungare, latve, ruse, ktp…)
  • konatigi kvakerismon al la esperantoparolantoj de la mondo (kiuj ankaŭ estas multnombraj, verŝajne pli ol kvakeroj, ĉiukaze).
  • doni al tiuj du grupoj kelkajn historiajn indikojn. Kvakerismo kaj la internacia lingvo ja de longe rilatas unu al la alia.
  • disponigi rete kelkajn el la jam tradukitaj tekstoj, por tion emfazi.
  • esti voĉo, kaj vojo, por renkontigi tiujn du komunumojn, ĉar konatiĝi kun la aliaj kaj kompreni ilin estas jam duono de la iro al "tio de Dio" en ili.
Helpu nin traduki