Sidanta grupo (foto)
Want to know more ? Quaker faith and practice  

Quakers - What are they ?

Quakers are members of a religious society,
which derives from christianism in the 17th century,
but which have laid down the religious dogma.
This text is not yet available in English

Kion ili kredas ?

Ili kredas, ke en ĉiu homo troviĝas dia fajrero aŭ semo. Pro tio ĉiuj havas eblon senpere ricevi inspiron el la dia fonto, sen perado de pastroj aŭ ekleziaj ritoj.

Kia estas kvakera di-servo ?

Centre en la religia vivo de la kvakeroj estas la silenta di-servo. Kunestante senparole, sen preĝoj aŭ muziko, la ĉeestantoj malfermas sin por akcepti spiritimpulsojn. Iuj tiam povas senti internan premon, pormomente rompi la silenton por tion vorte esprimi.

Ĉu mi rajtas viziti tian diservon ?

Ĉiuj interesiĝantoj bonvenas en la silentaj kunvenoj.

Neniu videbla di-servado povas esti sen formoj. Tamen ju malpli da formo en religio des pli bone,
ĉar Dio estas spirito; ju pli spirita estas nia di-kulto, des pli taŭga por la dia naturo; ju pli silenta,
des pli ĝi konformas al la lingvo de spirito.

William Penn, 1693

Kia estas la konfesio de la kvakeroj ?

Kvakeroj ne formulas fiksan komunan konfesion. Pli grave ol abstrakta teologio estas rekoni la diecon en siaj kunhomoj, praktikante amon al la proksimulo - en spirito de vero, simpleco, samrajteco, paco kaj komuneco.

Ĉu la kvakeroj estas kristanoj ?

Kvankam la plej multaj kvakeroj konsideras sin kristanoj en tiu senco, ili ne pretendas por sia kristanismo ian monopolon de la vero. Jam en la plej frua tempo kvakeroj plene agnoskis la valoron de aliaj religioj kiel vojoj al religia iluminiĝo.

Kia estas la kvakera sinteno al la Biblio ?

La Biblio estas centra fonto en la kvakera tradicio, sed la kvakeroj ankaŭ estas malfermaj por inspiro el aliaj religiaj skriboj kaj sekularaj fontoj. Tamen superranga al ĉia skribo estas la "Interna Lumo", la unuopula rekta sperto de la dieco.

Kion la kvakeroj kredas pri Jesuo ?

La vivo kaj instruo de Jesuo estas por multaj kvakeroj - sed ne por ĉiuj - la ĉefa fonto de spirita inspiro.

Mi ne vidis kvakerajn preĝejojn, nek renkontis kvakerajn pastrojn.

Kvakeroj ne sanktigas preĝejojn, nek konsideras sanktaj certajn tagojn, ĉar ĉiuj lokoj kaj tempoj estas same sanktaj; ni ne dungas pastrojn, ĉar ĉiuj kunhavas respondecon pri la pastra rolo; ni ne praktikas bapton nek komunion, ĉar la tuta vivo estas sakramenta.

Kiajn rajtojn havas virinoj ĉe la kvakeroj ?

Ekde la unua kvakera tempo, virinoj kaj viroj havas samajn rajtojn kaj respekton en la vivo de la Societo. Ankaŭ, pli frue ol ĉe aliaj eklezioj, samseksa partnereco ĝuas ĉe la kvakeroj plenan akcepton.

De kie venas la nomo ?

La nomo Kvakero (angle Quaker) estis origine uzata malestime, aludante tremadon (quake) - eble dum tiutempaj silentaj kunvenoj? Hodiaŭ oni senĝene uzas tiun nomon, flanke de la oficiala nomo, la Religia Societo de Amikoj.

Ĉu nova afero ?

La societo fondiĝis en Anglio meze de la 17a jarcento, kun origino en medioj kie jam praktikiĝis la silenta di-servo.

Ĉu estas ankaŭ alispecaj kvakeroj ?

En la 19a jarcento iuj kvakeroj en Usono evoluigis pli tradician ("programitan") formon de diservo. Hodiaŭ tia formo estas uzata, krom en la okcidenta Usono, ankaŭ en grandaj kvakeraj eklezioj en kelkaj landoj en Afriko kaj Latinameriko.

Ĉu kvakeroj estas pacifistoj ?

Pro la dia naturo de ĉiu homo, la kvakeroj ekde la plej frua tempo kondamnas ĉian militon, preparon de milito kaj alian perforton. Kvakeroj estis inter la plej fruaj rifuzantoj de deviga militservado. Niatempe kvakeroj iniciatis la movadon por pacocela uzado de militaj impostoj.

Mi vivas pere de tiuj vivo kaj povo kiuj forigas la kaŭzon de ĉiuj militoj.
George Fox, Journal

Pro kio la kvakeroj estas fame konataj ?

Historie kvakeroj piogniris ankaŭ en la kontraŭstaro de sklaveco kaj la agado por plibonigo de karceraj kondiĉoj. Ili ankaŭ aktivis en humana helpagado post la du mondmilitoj. Hodiaŭ troviĝas en pluraj landoj kvakeraj organizoj por interpacigo, postmilita socia refunkciigo kaj evoluhelpo.

Vera di-servemo ne apartigas homojn el la mondon,
sed povigas ilin pli bone vivi en ĝi kaj fervorigas ilin
en iliaj streboj ĝin plibonigi.

William Penn, 1682

Kiom da kvakeroj estas ?

Da kvakeroj troviĝas en Eŭropo ĉ 19.000, plejparte en Britio - kaj en Usono estas iom pli granda nombro kiuj same praktikas silentan diservon. Krome estas ĉ 300.000 kun programita diservo - plejparte en la (Mez-)Okcidenta Usono, Latin-Ameriko kaj kelkaj landoj en Centra/Orienta Afriko.