Quaker Testimonies

La kvakeraj – kredo kaj vivo

Origino de la Religia Societo de Amikoj

En la tempo de la renversiĝoj post la reformacio kaj post la malkovroj, kiuj ŝanĝis la mondpercepton, troviĝis en Anglio meze de la 17a jarcento grupoj kaj unuopuloj kiuj serĉadis religian renovigon. Ili trovis ke la tiamaj eklezioj kondukis la homojn for de la kerno de la kristana kredo kaj rigidiĝis en tradiciaj ritaĵoj. Unu el tiuj grupoj kolektiĝis ĉirkaŭ George Fox (1624-91), entuziasmiĝante pro lia viziemo, ĉar li spertis notinde la eblojn kaj realajn formojn de senpera religia rilato al la dia fajrero en ĉiu homo. Ili konceptis sin "amikoj de Jesuo", kiel tiu ĉi karakterizis sian ŝanĝitan rilaton al siaj disĉiploj - de sklavoj al amikoj (Joh. 15). Tial ili baldaŭ nomis sin Religia Societo - de la Amikoj; sed ili konatiĝis laŭ sia kromnomo - origine moknomo - "kvakero" (angle: quaker = tremanto).

Jam la unuaj kvakeroj vojaĝis al Nederlando kaj al Usono, fondante grupojn tie. Inter ili estis George Fox mem kaj William Penn, kiu fondis la ŝtaton Pennsylvania. Hodiaŭ estas malgrandaj kvakeraj societoj en la landoj de norda kaj okcidenta Eŭropo, sed pli multaj en Britio kaj Usono (vidu ankaŭ malsupre).

Pri la konvinkoj de la Amikoj

La Amikoj volas ĉiam denove alproprigi siajn personajn religiajn konvinkojn surbaze de senpera travivado, kaj rilatigi sin al la spertoj de aliuloj kaj la hereditaj valoroj. Per tio ni kontrolas kaj demandsignas tion kion aliuloj, aŭ eble ni mem, preskribis. Alivorte esprimite: ni evoluigis neniun fiksan konfesion de kredo, nek transdonitajn doktrinojn aŭ dogmojn.

Religia bazo

Ĉiuj Amikoj tamen akordas pri tio, - oni povus eĉ diri ke ni kredas - ke en ĉiu vivestaĵo troviĝas io dieca, ia dia fajrero. En nia rilatado kun niaj kunhomoj ni provas nin orienti direkte al tio. Tiukonekse ni emas imagi ke en ĉiu homo brilas "Interna Lumo", kiu montras la vojon, kaj kiun ĉiu povas trovi en si kaj en aliuloj, ankaŭ sen helpo kaj perado de pastro aŭ bibliero. Ĉi tiu bildo devenas de la ideo, viva en la prakristanismo, ke povas troviĝi "interna Kristo".

Sendepende de la medio ĉirkaŭ George Fox la "serĉantoj" (Seekers) - grupoj influitaj de la eŭropa mistiko - jam trovis la "silentan atendon de la Sinjoro" kiel formon de diservo; tiu ĉi formo transpreniĝis en la evoluon de kvakerismo.

La Biblio kaj la vivo de Jesuo estas por multaj, sed ne por ĉiuj, esencaj fonto kaj alirejo al religia sperto. Sed ĉiam necesas ree kaj denove malfermi la spiriton, la sencon kaj la simbolikon de la tekstoj. Por aliaj Amikoj ankaŭ ĉiutagaj perceptoj en la naturo kaj inter homoj, poeziaĵoj kaj formoj de artesprimo vojmontras kaj donas aliron al fontoj de spertoj de la re-lig(i)o, la ligiteco kun tio, kion ni laŭ ordinara vortumo nomas Dio. La imagoj pri Dio estas multspecaj kaj submetiĝas al individuaj kaj tempodependaj transformiĝoj.

Ni devenas de la kristana tradicio kaj kunrespektas ties bazajn valorojn. Sed ni ne asertas, ke nur la vojo de Jesuo povas gvidi al savo de la homo. Ankaŭ ekster nia kredokulturo eblas trovi vojon al Dio.

Silenta di-servo

La silenta diservo estas la centra evento de nia komunumo. Ni kunvenas por horo de silento en komuno antaŭ Dio, sen preparitaj preĝoj, prediko, kantado aŭ religiaj simboloj. Kvankam ni agnoskas ke tiaj formoj povas havi grandan valoron por aliuloj, ni mem rezignas pri ĉio kio povas ŝajni fremda, bazante nin sur nia rekta persona sperto de la dieco. Dum multaj minutoj, eble duonhoro, regas plena silento - foje eĉ dum tuta kunveno. Ni silentas por pli bone povi aŭskulti internen. La silento paŭzas kiam iu ĉeestanto sentas sin interne instigata ion diri aŭ legi, kio pliprofundigos kaj riĉigos la kunvenon. Poste la silento denove ĉirkaŭfermas la grupon. Eble tri aŭ kvar personoj parolas en la daŭro de kunveno, kun intera silentado. Neniel okazu diskuto. La ĉeestantoj provas malfermi sin al ebla spirita mesaĝo, kiu foje povas esprimiĝi ankaŭ en mallertaj aŭ ŝajne malgravaj eldiroj. Alifoje la parolaj kontribuoj, farante komparojn kun aliaj perceptoj, ĉu de la grupanoj, ĉu el la transdonitaj eldiroj kaj valoroj, povas mirinde kompletigi kaj harmoniigi unu la alian, donante al la partoprenantoj senton de profunda unuiĝo, kaj spiritan riĉon. Ĉi tiu procezo estas parto de la identeco de la Amikoj.

Tia diservo povas okazi ĉie, kie Amikoj kunvenas. Konsekritajn ejojn por tio ni ne bezonas. Ni ankaŭ ne apartigas speciale sanktajn tagojn, ĉar ĉiuj tagoj estas sanktaj. La pastran respondecon dividas ĉiuj partoprenantoj kaj la diservo estas malferma por ĉiuj homoj - ĉu kvakeroj, ĉu anoj de aliaj religioj aŭ de neniu.

En kelkaj ekstereŭropaj landoj la diservoj estas programitaj, kun himnoj kaj preĝoj, kaj gvidataj de predikistoj.

Ĉiutaga religio

Ni rezignas pri ritoj kaj limigas nin al minimumo da eksteraj formoj. Ekzemple ni praktikas nek bapton nek komunion. Ni vidas la tutan vivon sakramenta kaj strebas esti gvidataj en nia praktika vivo de niaj religiaj perceptoj. Ade revenantaj bazaj spertoj jam tre frue kreis konscion de postulo pri egaleco inter homoj kaj la neceson rezigni pri superfluaĵoj; ĉi tio poste iĝis alvoko al la simpla vivo. El ĉi tiu kaj aliaj perceptoj kreskis multaj socialaj agadoj kontraŭ la reganta spirito de la epoko, kaj la engaĝiĝo por interpacigo kaj konservo de la paco.

Ĉi tiuj idealaj celoj, kiuj estis kaj estas nur tre limigite atingeblaj, baziĝas i.a. sur la sperto, ke troviĝas en ĉiu homo forta bezono al unueco de (religia) perceptado, estado kaj agado. Plenumo de la sopiro al tia unueca travivado estas por ni grava.

Unuanimeco

Ĉe la Amikoj ne estas ia strukturita hierarĥio. Kiu kunagas, ankaŭ portas respondecon, ĉu virino, ĉu viro. Ankaŭ infanoj ofte trovas siajn proprajn manierojn partopreni en la vivo de la grupo. Gravaj postenoj estas kutime asignataj nur por limigita periodo, por ke konserviĝu vigleco en la plenumado de la ofico.

En niaj decidoj ni ne voĉdonas, sed submetas nin al spirita gvido, t.e. ni provas sekvi la "Internan Voĉon", kiun ni kune perceptas. Tio signifas lukton por unuanimeco respektantan la opiniojn de malplimultoj; ĝi estas ofte klopoda procezo.

La agado de la Amikoj

Por kvakeroj la kristana vivo de ĉiam signifas simpation al la proksimulo kaj senŝancelan elpaŝadon por pli bonaj kaj justaj vivkondiĉoj. Grave por ni estas en tio povi laŭeble funde rekoni malamikecon kaj ties radikojn kaj tion aktive venki. Nia ĉiam denove akirata konvinko, ke ĉia fizika kaj psika uzo de perforto kontraŭ homoj kontraŭas nian religian sperton, instigis nin tutklare esprimi nin kontraŭ ĉia apliko de perforto kaj strebi laŭ tio agadi. La lukto por decidoj por aŭ kontraŭ uzo de perforto - por tio, kio estas realigebla tuje kaj jene - tamen ofte iĝis dolora procezo kun varia rezulto.

Projektoj kaj "dikonvinkiĝoj"

En la pasinteco la kvakeroj partoprenis en kelkaj spektaklaj agadoj socialaj kaj karitataj - kaj multaj malgrandaj, pli modestaj. Tiuj estas konsiderindaj kiel efikoj de nia tuta mondkoncepto kaj de nia religia spertemo. En Germanio post la mondmilitoj la multe cititaj "kvaker-manĝigoj de infanoj" fare de britaj kaj usonaj kvakeroj estis esprimo de nia konvinko, ke post la teruraj eventoj kun reciproka kalumnio de la malamiko, necesas gesto de repacigo, nova formo de interrilatado. La praktika helpado estis taŭga rimedo por realigo de ĉi tiu celo.

En la kvakera historio formiĝis la koncepto "di-konvinkiĝo" (angle concern, germane Anliegen) por ĉi tiu procezo. Tia dikonvinkiĝo baziĝas sur konvinko, gajnita el religia sperto kaj ofte staranta en kontraŭdiro al la realaj faktoj, ke troviĝas difinita tasko, kiun la koncernatoj devus plenumi. Ĝi ne nepre bezonas esti tasko kun granda graveco, tamen ĝi enigas en la agantoj la konscion ke ili "devas" ĝin plenumi. En multaj kazoj iras peto al la tuta grupo pri subteno; tio kelkfoje estas facila, kelkfoje ĝi estas nur kun peno atingebla, precipe tiam, kiam la dikonvinkiĝo estas direktata kontraŭ la valoroj kaj reguloj de la reganta spirito de la epoko. Tiel John Woolman (1720 - 1770) eĉ inter Amikoj devis batali longe por aprobo kaj subteno al sia dikonvinkiĝo, la liberigo de la sklavoj.

Grave estas, ke principe la Amikoj pretadas okupiĝi - eĉ refoje - kun dikonvinkiĝoj de unuopuloj kaj elprovi ilin. La bazo de tio estas la jam menciita sperto, ke el ĉiu homo la voĉo de Dio povas paroli, aŭ, aliesprime, la percepto de la bezonoj de la tuto povas montriĝi.

Kontraŭ milita imposto

Unu el la plej novaj dikonvinkiĝoj, la rifuzo de milita imposto, estas parto de la paclaboro. Iuj kvakeroj - kune kun aliuloj - rifuzas pagi tiun parton de la impostoj kiu, procente kalkulite, alfluos la buĝeton por armado. Tiu mono devus iliaopinie esti uzata por pacaj celoj. Ilia varbado por "pacimposto" etendiĝas longen preter ilia loka agadkampo. Ĝi rezultigis, ke la kvakeroj kiel la unua germana organizo aŭ grupo esprimis sin favore al tia iniciato, kaj per tio kontribuis al okupiĝo de la federacia impostistaro kun la demando pri rifuzado de militimposto. Kvankam tiu agado ĝis nun ne rikoltis plenan sukceson, estas nesubtaksinde kiom da homoj ĝi stimulis al novpensado - for de armile bazita sekureco. Tiel stimuli aliulojn al interna transformiĝo estas esenca komponanto de multaj projektoj.

Sociala kaj karitativa agado

Tia kvakera agado okazas nuntempe sur la jenaj kampoj:

La kvakeroj scias, ke kuraĝo, pacienco, sentemo kaj antaŭ ĉio la fido paŝi sur la ĝusta vojo, necesas por realigi dikonvinkiĝon; temas pri spirita tasko, kiu en aparta kazo povas esti ligita al personaj riskoj. Por tio necesas ĉiam alirebla fonto de religia sperto kaj solidareco kun aliaj homoj. Ni povas nur deziri al ni esti malfermaj por tiaj "vokoj" kaj ties sekvoj por nia vivo, kaj kiam ili venos, ĉiam - kiel diris la fruaj Amikoj - "paŝi en la Lumo".

La germanan version de ĉi tiu teksto tralaboris Karin Klinghammer kaj Helmut Ockel novembre 1994, laŭ peto de laborkomisiono de la Religia Societo de Amikoj. Douglas Draper elgermanigis ĝin - kun kelkaj pliampleksigoj, precipe en la sekcio pri la silenta diservo. [Julie 2003, Douglas Draper, Oslo]