Esperanto

Se vi legas niajn paĝojn en Esperanto, vi jam estas esperanto-parolanto kaj eble pli interesos vin legi la informojn pri kvakerismo, sur la apuda paĝo. Sur tiu-ĉi E°-paĝo ne indas, ke ni klarigu kio estas la internacia lingvo! Sed ni volas sciigi al vi, ke la ligoj inter kvakerismo kaj Esperanto estis multnombraj tra la historio. Jen iom pri tio:

Edmond Privat

Edmond Privat

Ekzemple, vi verŝajne jam legis aŭ aŭdis en esperantujo la nomon de Edmond Privat (1889-1962). Li eklernis esperanton en 1903, kaj iĝis fama esperantisto el Svislando, prezidanto de UEA, doktoro pri historio, universitata profesoro, internacie aktiva diplomato, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando.

Sed tio, kion vi eble ne scias, estas ke Edmond Privat estis ankaŭ kvakero. Edmond Privat unue frekventis la Religia Societo de la Amikoj (Kvakeroj), konatan por sia pacismo kaj sendogmeco. Li aktivis tiam en la Societo, kvankam ne formale membro. (Li estis "amiko de la Amikoj"). Poste li petis aliĝon kiel plenrajta ano de tiu Societo kaj membris ekde 1936. Ankaŭ en tiu religia societo, Edmond Privat estis fame konata. Kun la kvakeroj Edmond Privat organizis prelegon de Gandhi, en Laŭzano (Svislando) en 1931. Poste, kiam Gandhi reiris al sia lando, Edmond Privat kaj lia edzino vojaĝis kun li sur la ŝipo. Privat pasigis plurajn monatojn en Hindio.

Montagu Butler

Montagu Butler

La britaj esperantistoj kompreneble konas tiun nomon.

Montagu Christie BUTLER (1884-1970) estis angla muzikisto kaj unu el la plej gravaj britaj esperantistoj. Li aktivis dum jardekoj sur multaj terenoj de Esperanto en Britio, i.a. kiel bibliotekisto, Esperanto-vortaristo kaj tradukisto. Li ankaŭ estis kvakero.
Legu pli pri li ĉe Vikipedio.    Kaj vidu la paĝaron de la Biblioteko Butler, la biblioteko de la Brita Esperanto-Asocio.

Cetere, ankaŭ aliaj esperantistoj estis kvakeroj.

Ekz. Albert Goodheir (1912 – 1995), nederlanda/skota kaj tre kvakereca poeto.

Aŭ kelkaj pliaj, nun vivantaj: Sally Phillips (Hastings, Anglio), Eric Walker (Ipswich, Anglio), John Murray (Carrickfergus apud Belfast, Nord-Irlando), Thomas Heberlein (Hameln, Germanio), Douglas Draper (Oslo, Norvegio) – Mario Bélisle (Svislando).
Ankaŭ konata: David Kelso (Skotlando), kiu tragike malaperis en 2010.

Rilatoj kun UEA

Plie, KES estas unu el la fakaj asocioj de :
Universala Asocio de Esperanto