Bonvenon !

Sur ĉi-tiu retejo, ni prezentas al vi la Kvakerojn, kaj klarigas kio estas kvakerismo. Vi malkovros tiujn religiajn kaj sendogmajn asembleoj de homoj, kiuj havas plurajn kongruajn trajtojn kun la homaranismo de Esperanto. Ĉar pluraj kvakeroj tra la tempo akceptis la fakton, ke por interkomprenigi, internacia lingvo estas bona ilo, kaj ĝi estas jam parto de la vojo al «tio el Dio» en ĉiu homo.

Ni ankaŭ celas informi vin (la esperantistojn) pri la multaj kaj longdaŭraj rilatoj, kiuj ligis la kvakerojn kaj la esperantistojn (almenaŭ en Eŭropo) tra iliaj ambaŭ longaj historioj. Ekzemple ĉu vi sciis, ke Edmond Privat (kunfondinto de UEA) estis kvakero? Kaj li ne estis la sola.

Do legu niajn paĝojn pri kvakeroj kaj kvakerismo. Vi tie trovos referencojn al libroj, revuoj kaj aliaj tekstoj verkitaj en Esperanto. Ni ankaŭ publikigas kelkajn kompletajn bazajn tekstojn.

Laŭ via loĝlando, povas esti kvakeraj grupoj proksime de vi (aŭ ne). Se jes, vi povus mem-sperti pri kio kvakerismo temas. Ekzistas ankaŭ diversaj aliaj reteblecoj por scii pli pri kvakerismo kaj konatiĝi kun kvakeroj (eĉ esperanto-parolantaj !)…

Informoj pri la kvakeroj ĝenerale ankaŭ troveblas ĉe aliaj retejoj. Vidu nian paĝon pri ligoj.

Se vi deziras pli da informoj pri nia Societo… vi povas kontakti nin !

image